Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al nova prezidanto de Svisa Konfederacio

Pluveta Publikigita: 2022-01-01 19:25:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Ignazio Cassis, nova prezidanto de Svisa Konfederacio.

Xi diris, ke de la lastaj jaroj Ĉinio kaj Svislando konservis egalan, kreivan kaj kungajnan kunlaborspiriton, fortigis politikan reciprokan konfidon, profundigis pragmatan kunlaboron kaj alportis bonfarton al la du landoj kaj la du popoloj. En la kontraŭepidemia batalo Ĉinio kaj Svislando subtenis unu la alian, montris la forton de unuiĝo kaj kunlaboro kaj profundigis la amikecon de la du popoloj. Xi diris, ke li donis grandan gravecon al la ĉina-svisaj rilatoj kaj volas kune kun Cassis senŝese riĉigi enhavon de la kreiva strategia partnereco inter Ĉinio kaj Svislando kaj anaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn disvolviĝi al nova etapo.

Dividu