Xi interŝanĝis gratulmesaĝon kun kazaĥaj gvidantoj pri 30-a datreveno de dulandaj diplomatiaj rilatoj

Lucia Publikigita: 2022-01-03 15:55:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde interŝanĝis gratulmesaĝon respektive kun unua prezidento de Kazaĥio Nursultan Nazarbayev kaj nuna kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev pri la 30-a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo al Nazarbayev, Xi notis, ke de kiam Ĉinio kaj Kazaĥio establis diplomatiajn rilatojn antaŭ 30 jaroj, la dulandaj rilatoj daŭre progresas kun la tempoj, malfermas novajn perspektivojn, kaj ĉiam konservas viglan disvolvadon, starigante al najbaraj landoj ekzemplon de amika najbareco kaj interprofitiga kunlaboro.

En sia mesaĝo al Tokayev, Xi diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj kaj konstantaj ampleksaj strategiaj partneroj.

Dividu