Xi faris kondolencon pro forpaso de eksa greka prezidento

Lucia Publikigita: 2022-01-03 16:59:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis kondolencan mesaĝon al greka prezidento Katerina Sakellaropoulou pro la forpaso de eksa greka prezidento Karolos Papoulias.

Esprimante profundan kondolencon nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi diris, ke Papoulias estas eksterordinara politikisto kaj gvidanto de Grekio, kaj ankaŭ malnova amiko de la ĉina popolo.

Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio, kaj pretas kunlabori kun Sakellaropoulou por profundigi la tradician amikecon inter la du landoj kaj atingi novajn sukcesojn en la duflanka kunlaboro en ĉiuj kampoj, por ke la du landoj kaj iliaj popoloj bonfartu.

Dividu