Xi kaj ukraina prezidento interŝanĝis gratulmesaĝon pro 30a datreveno de la dulandaj diplomatiaj rilatoj

Lucia Publikigita: 2022-01-04 17:15:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia ukraina paralelulo Volodymyr Zelensky marde interŝanĝis gratulmesaĝon pro la 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Ukrainio konservis solidan kaj konstantan disvolvadon ekde la stariĝo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, kaj rimarkigis, ke la du landoj profundigis politikan reciprokan konfidon, faris fruktodonan kunlaboron en diversaj kampoj kaj fortigis kulturajn interŝanĝojn, kiuj bonfartigis la du popolojn.

Xi ankaŭ emfazis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la strategia partnereco de la du landoj, kaj pretas kunlabori kun Zelensky, por ke la 30a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj estu ŝanco, por ke antaŭenpuŝiĝu la dulandaj rilatoj, kaj por ke kunlaboro en diversaj kampoj alportu pli da profitoj al la du landoj kaj ilia popolo.

Dividu