Xi kaj taĝika prezidento Rahmon adresas gratulmesaĝon al si reciproke

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-04 20:16:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la taĝika prezidento Emomali Rahmon adresis gratulmesaĝon al si reciproke, por celebri la 30-jariĝon de la stariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Xi notis, ke dum la 30 jaroj post la stariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj la ĉina-taĝika ligiteco salte evoluis kaj atingis la plej bonan nivelon en la historio. Precipe en la lastaj jaroj la du landoj unuaj formis evolukomunumon kaj sekureckomunumon, kaj starigis ekzemplon por kune konstrui homan sortkomunumon.

Xi emfazis, ke li donas grandan gravecon al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio kaj volas kune kun la prezidento Rahmon klopodi por, okaze de la 30a datreveno de la stariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, antaŭenigi la ĉina-taĝikan plenampleksan strategian partnerecon, krei pli intiman sortkomunumon de Ĉinio kaj Taĝikio, kaj fine bonfartigi la du landojn kaj la dulandajn popolojn.

Dividu