​Xi Jinping substribis ordonon 1 de la Centra Milita Komisiono en 2022

Lucia Publikigita: 2022-01-04 22:03:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4an de januaro Xi Jinping, kiel ĝenerala sekreterio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), tiel ankaŭ ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, subskribis ordonon 1 de la Centra Milita Komisiono en la jaro 2022. La plena ordona teksto estas jene:

Mi ordonas: Komenciĝu la milita ekzercado de 2022.

La tuta armeo en ĉiuj niveloj devas firme efektivigi la decidojn kaj instrukciojn de la Centra Komitato de KPĈ kaj de la Centra Milita Komisiono, precize kompreni la ŝanĝiĝojn de la ŝtata sekureco kaj la milita batalo, fiksrigardi la variiĝojn de teknologio, milito kaj rivalo, energie akceli la kuniĝon el milito kaj ekzerco, la soldatekzercan sistemiĝon kaj la hardon de soldatoj en scienco kaj tekniko, amplekse gradigi militan ekzercadon, kaj fari ke la armeo estu lerta kaj sperta en milito.

La tuta armeo devas disvolvi la batalan spiriton ne timi malfacilon nek morton, fari ekzercadon rigoran, sciencan kaj sekuran, kaj ekzerci sin ĝis tia grado, ke formiĝu la kapablo de komando, de milito, kaj de batalo, kaj per alta spirito kaj ekzerca entuziasmo bonvenigi la sukcesan okazon de la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Dividu