Xi kaj kirgiza prezidento adresis al si reciproke gratulmesaĝon por 30a datreveno de la dulandaj diplomatiaj rilatoj

Lucia Publikigita: 2022-01-05 16:21:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia kirgiza paralelulo Sadyr Zhaparov merkrede adresis al si reciproke gratulmesaĝon por la 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, Ĉinio kaj Kirgizio ĉiam subtenis la principojn de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj ankaŭ gajna-gajna kunlaboro, kaj atingis rapidan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Li diris ankaŭ, ke la du landoj atingis novan altecon de sia ampleksa strategia partnereco, kaj donas al la internacia komunumo bonan ekzemplon, kiu helpas al ĝi starigi novtipajn internaciajn rilatojn.

Dividu