Ĉinio pretas labori por tutmonda disvolviĝo post pandemio

Henggang Publikigita: 2022-01-15 16:09:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ ĉeestos al la virtuala konferenco de la Monda Ekonomia Forumo kaj provizas la mondon per saĝeco kaj fortoj el Ĉinio por la post-pandemia periodo. Wang Wenbin, proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis tion vendrede en la regula gazetara konferenco en Pekino.

Wang Wenbin asertis, ke Ĉinio aktive partoprenis en internacia kunlaboro ekde eksplodo de la kronvirusa pandemio por batalo kontraŭ la pandemio, por antaŭenigo de stabila renormaliĝo de la tutmonda ekonomio, kaj por antaŭenigo de plibonigo de tutmonda regado. Ĉinio plu laboros por vera multflankeco kaj pretas plifortigi kunlaboron kun aliaj landoj por venki la malfacilojn.

Dividu