Parolado de Xi Jinping en la videa kunveno de Monda Ekonomia Forumo 2022

Xiong Linping, Qiujieming Publikigita: 2022-01-17 21:00:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la videan kunvenon de Monda Ekonomia Forumo 2022 kaj faris paroladon.

Xi diris, ke la mondo nuntempe spertas la grandan ŝanĝiĝon centjare neviditan. Tiu ŝanĝiĝo ne limiĝas en iu tempo aŭ en iu afero, nek en iu lando aŭ en iu regiono, sed ĝi estas epoka ŝanĝiĝo, profunda kaj grandioza. Kun la epoka ŝanĝiĝo kaj la longtempa pandemio la mondo eniras novan revolucian periodon en kiu regas tumulto. Kiel venki la pandemion? Tio estas granda demando, pri kiu la tutmondaj popoloj komune zorgas, kaj ni devas doni al ĝi respondon.

Xi notis, ke “Se monda situacio ne prosperiĝas, ĝi malprosperiĝas; se la monda regado ne progresas, ĝi regresas.” La mondo ĉiam evoluas en la kontraŭdira movado, sen kontraŭdiro ne ekzistas la mondo. Trarigardante la historion, la homaro kreskas ĝuste en eltenado de ĉiuj provoj kaj en konkero de ĉiuj krizoj. Ni marŝas antaŭen ja en tia logiko.

Xi emfazis, ke faktoj refoje pruvas, ke en la teruraj ondegoj de tutmondaj krizoj diversaj landoj ne veturas en pli ol 190 ŝipetoj, sed en unu ŝipego, en kiu ĉiuj landoj sin ligas kune. Ŝipeto ne povas elteni la ondegojn, kaj tamen la ŝipego povas.

Xi diris, ke paca disvolvado kaj komuna gaĵno estas la ĝusta vojo por la homaro. Landoj kaj civilizacioj devas esti komunigitaj disvolviĝi sur la bazo de reciproka respekto kaj sur la bazo de serĉo de la komunaj punktoj. Ĉiuj partioj devas adaptiĝi al la historia tendenco, dediĉi sin al stabiligo de la internacia ordo, fari pli radianta la komunan valoron de la homaro kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Ĉiuj partioj devas insisti pri dialogo kaj inkluzivo, oponi kontraŭ unuflankismo, protektismo, hegemonio kaj politiko de forto.

Xi diris, ke la ĝenerala disvolva tendenco de la ĉina ekonomio estas bona. Lastan jaron, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je ĉirkaŭ 8%, atingante la duoblajn celojn de pli alta kresko kaj pli malalta inflacio. Malgraŭ la grandega premo kaŭzita de ŝanĝoj en la enlanda kaj ekstera ekonomia medio, la fundamentoj de la ĉina ekonomio kun forta rezistemo, ampleksa potencialo kaj longdaŭra plibonigo ne ŝanĝiĝis. Ili estas plenaj de fido pri la estonteco de la ĉina ekonomio.

Xi diris, ke Ĉinio volas atingi komunan prosperon, sed ne egalismon, kaj Ĉinio volas unue fari la "kukon" pli granda, kaj poste dividi la "kukon" per raciaj principoj kaj sistemoj.

Xi diris, ke la disvolviĝo de la ekonomio ne povas elĉerpi la resursojn kaj la ekologian medion. Ĉinio persistas en la koncepto, ke klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas veraj valoraĵoj, antaŭenigas la integran protekton kaj sisteman kontrolon de montoj, riveroj, arbaroj, kampoj, lagoj, herboj kaj sablo, energie akcelas la konstruadon de ekologia civilizo, klopodas por plifortigi preventadon kaj regadon de poluo kaj plibonigas la produktadon kaj vivmedion de la popolo.

Dividu