Xi esprimis simpation al Reĝo de Tongo pro vulkana erupcio

Qiujieming Publikigita: 2022-01-20 12:27:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon de simpatio al Reĝo de Tongo Tupou VI pro la grava katastrofo kaŭzita de la lastatempa vulkana erupcio en la insula lando de la Sudpacifiko.

Xi diris, ke li estas ŝokita eksciinte, ke la vulkano de Tongo erupciis kaj kaŭzis cunamon kaj aliajn gravajn katastrofojn, kio alportas grandajn perdojn. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj en lia propra nomo, li donis sinceran kondolencon al la tongaj registaro kaj popolo. Ĉinio kaj Tongo estas ampleksaj strategiaj partneroj, kiuj subtenas kaj helpas unu la alian. La ĉina flanko volas doni subtenon en sia kapablo al la tonga flanko por helpi la tongan popolon venki la katastrofon kaj rekonstrui sian patrujon.

Dividu