Xi Jinping kaj la belorusa prezidento Lukashenko adresis al si reciproke gratulmesaĝon por la 30-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-20 16:04:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de januaro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la belorusa prezidento Aleksandr Lukashenko adresis al si reciproke gratulmesaĝon por celebri la 30-jariĝon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi notis, ke dum la 30 jaroj la ĉina-belorusa interligiteco progresis persiste, kaj la dulanda tradicia amikeco estis ĉiam pli firma kun la paso de tempo. Kune kondukate de ili, Ĉinio kaj Belorusio laŭpaŝe starigis al si plenampleksan strategian partnerecon kaj plenampleksan strategian partnerecon de reciproka fido kaj komuna gajno en kunlaboro. Post la eksplodo de la pandemio la du landoj donis reciprokan helpon kaj protekton kaj kune faris agadon kontraŭ ĝi. El tio manifestiĝas frateco inter la du landoj.

Lukashenko diris, ke dum la 30 jaroj la belorusa-ĉina interligiteco leviĝis de amikaj kunlaboraj rilatoj al plenampleksa strategia partnereco de reciproka fido kaj komuna gajno en kunlaboro, kaj la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj akiris abundajn fruktojn. Kaj li kredis, ke la dulandaj popoloj heredigos la spiriton de sincera amikeco kaj reciproka subteno al siaj venontaj generacioj.

Dividu