Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al bulgara prezidento Radev pro lia resto ĉe sia posteno

Pluveta Publikigita: 2022-01-22 16:16:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Rumen Georgiev Radev pro tio, ke li estis reelektita kiel bulgara prezidento.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Bulgario havas tradician amikecon. De la lastaj jaroj glate profundiĝas la politika reciproka konfido kaj glate iras la praktika kunlaboro en diversaj kampoj inter la du landoj. Fronte al la defio de la novkronvirusa epidemio la du landoj helpis unu la alian kaj kreis novan ĉapitron de la ĉina-bulgara amikeco. Xi alte atentas la ĉina-bulgarajn rilatojn kaj volas kune kun Radev antaŭenpuŝi ĉina-bulgaran strategian partnerecon per la ŝanco de komuna altkvalita konstruado de Zono kaj Vojo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj cent-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kaj profitigi la du landojn kaj du popolojn.

Dividu