Xi Jinping kaj israela prezidento reciproke sendis gratulajn mesaĝojn pri 30-a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj

Pluveta Publikigita: 2022-01-24 16:24:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de januaro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj israela prezidento Isaac Herzog reciproke sendis gratulajn mesaĝojn pri la 30-a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke post establiĝo de la ĉina-israelaj diplomatiaj rilatoj profundiĝis la amikeco inter la du popoloj tagon post tago kaj la duflankaj rilatoj akiris grandan disvolviĝon. Ekde establiĝo de la kreiva ampleksa partnereco inter Ĉinio kaj Israelo en 2017, la interŝanĝoj de la du landoj en diversaj kampoj akiris riĉajn fruktojn, kiuj alportis efikajn profitojn al la du popoloj. Xi alte atentas la ĉina-israelajn rilatojn kaj volas kune kun Herzog preni la datrevenon kiel ŝancon por fortigi politikan reciprokan konfidon, profundigi kungajnan kunlaboron, grandigi homajn interŝanĝojn, antaŭenpuŝi stabilan disvolviĝon de ĉina-israela ampleksa partnereco kaj profitigi la du landojn kaj la du popolojn.

Herzog diris, ke post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj estas pli kaj pli striktaj la dulandaj interŝanĝoj kaj senĉese profundiĝis la duflankaj rilatoj. Israelo kaj Ĉinio akiris riĉajn fruktojn de la kunlaboro en la kampoj de ekonomio, agrikulturo, sano, turismo, kulturo kaj tiel plu, kio profitigis la du popolojn. Herzog alte atentas la kreivan ampleksan partnerecon inter Israelo kaj Ĉinio kaj esperas pluapaŝe akceli disvolviĝon de la duflankaj rilatoj en sia servoperiodo.

Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj sia israela paralelulo Naftali Bennett reciproke sendis gratulajn mesaĝojn.

Dividu