Xi kaj Trong interŝanĝis bondezirojn por Printempa Festo

Selena Publikigita: 2022-01-25 14:46:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Phu Trong marde interŝanĝis bondezirojn por Printempa Festo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Vjetnamio, kiel najbaraj socialismaj landoj, estas ligitaj per montoj kaj riveroj kaj estas komunumo de komuna sorto kun strategia senco. Nun la mondo spertas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn, kaj subita epidemio de la nova kronviruso rapidigis tiajn ŝanĝiĝojn. En tiu periodo, komunaj interesoj de la du landoj estos pli vastaj.

Xi montris, ke en 2022, li volas striktigi komunikadon kun Trong kaj esperas, ke la du landoj firmigos tradician amikecon, pliigos politikan konfidon, profundigos pragmatan kunlaboron, konvene regos diverĝojn, kune traktos defiojn, antaŭenpuŝos la ĉina-vjetnamajn rilatojn akiri novajn fruktojn kaj antaŭenigos altgradigon de kunlaboroj de la regiono.

Trong diris en sia mesaĝo, ke li volas labori kun Xi por efektivigi komunajn konojn en diversaj tavoloj, departementoj kaj kampoj de Vjetnamio, pliigi politikan konfidon, grandigi pragmetan kunlaboron en diversaj kampoj, precipe en laboroj rilataj al epidemio, ekonomio, komerco kaj investo, plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj aldoni novan movforton por antaŭenpuŝi bonnajbaran amikecon kaj ampleksan strategian partnerecon de la du landoj al pli alta nivelo.

Dividu