Xi Jinping faris gravan paroladon en videa pintkunveno pri 30-a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj kvin centraziaj landoj

Pluveta Publikigita: 2022-01-25 19:37:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde posttagmeze en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping prezidis la videan pintkunvenon pri la 30-a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj kvin centraziaj landoj kaj faris gravan paroladon.

Xi montris, ke reciproka respekto, bonnajbara amikeco, solidareco, reciproka profito kaj komunaj gajnoj estas sukcesaj kodoj de la 30jara kunlaboro inter Ĉinio kaj kvin centraziaj landoj. Tiuj kvar principoj estas valoraj spertoj kaj komunaj posedaĵoj akiritaj dum kunlaboroj. Ili ankaŭ estas politika garantio de la longtempaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj, kaj forto-fonto por daŭrigi tradician amikecon.

Ĉinio volas kunlabori kun la centraziaj landoj por strebi kaj konstrui pli striktan komunumon de komuna sorto inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.

La ŝtatestroj de la kvin centraziaj landoj esprimis varman atendon por ĉeesti la inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj kune kun Ĉinio marŝi antaŭen al estonteco. Ili kredis, ke la sukcesa gastigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj nepre alportos konfidon kaj esperon al la mondo.


Dividu