Xi Jinping renkontiĝis kun Thomas Bach

Selena Publikigita: 2022-01-25 20:50:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde posttagmeze renkontiĝis kun Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, en Pekino.

Xi diris, ke Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la unua tutmonda sporta evento, kiu estos laŭplane okazigita post eksplodo de la epidmio, kaj tio estas sukcesa praktiko de la nova moto de Olimpikoj “pli rapida, pli alta, pli forta kaj pli solidara”. Xi aldonis, ke Ĉinio donas prioritaton de bezonoj de sportistoj kaj plenforte liveras servojn. Ĉinio havas fidon por garantii sanon kaj sekurecon de ĉeestantoj kaj la ĉina popolo.

Xi emfazis, ke “pli solidareco” rekomendata de Olimipiaj ludoj ĝuste estas postulata de la nuna epoko. Diversaj landoj de la mondo prefere prenu grandan ŝipon ol 190 malgrandajn ŝipojn por kune havi pli belan estontecon. Tial ni elmetis “Kune marŝi al la estonteco”, sloganon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĉinio faros pli da kontribuo por Olimipikaj sportoj kaj konstruo de komunumo de komuna sorto de la homaro.

Bach diris, ke sub komuna klopodado de ĉinaj koncernaj departementoj kaj la ĉina popolo, preparado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas glata kaj eminenta. Brilaj konkursejoj, plenampleksaj rimedoj kontraŭ epidemio kaj koncepto de daŭrigebla funkciado estas admirindaj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas same kiel bona donaco de la mondo al la ĉina popolo en la tigra jaro! Li deziras pli solidarecon de la mondo!

Dividu