Xi Jinping vizitis kadrojn kaj amasojn en Shanxi antaŭ Printempa Festo

Pluveta Publikigita: 2022-01-27 16:32:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ la Printempa Festo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris inspekton kaj esploron en Shanxi-provinco. Posttagmeze de la 26a de januaro, li sinsekve iris al la vilaĝoj Fengnanyuan kaj Duan, kaj vizitis lokajn amasojn. Xi ĉeloke informiĝis pri la postkatastrofa konstruado, aldona plantado dum aŭtuno kaj vintro, garantio al popolamaso sekure kaj varme pasigi vintron, solidigo de fruktoj pri mildigo de malriĉeco kaj la situacio de vilaĝa revigliĝo.


Dividu