Xi Jinping ĉeestos inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Pluveta Publikigita: 2022-01-28 20:38:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke de la 4a ĝis la 6a de februaro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestos la inaŭguron de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 kaj okazigos bankedon kaj aliajn aktivadojn por fremdlandaj ŝtatestroj, registaraj gvidantoj, reĝaj familioj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj, kiuj ĉeestos la inaŭguron.

Al la inaŭguro kaj aliaj koncernaj aktivadoj ĉeestos rusa prezidento Vladimir Putin, kamboĝa reĝo Sihamoni, singapura prezidento Halimah Yacob, kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres kaj tiel plu.

Dividu