Xi interŝanĝis gratulojn kun moldava prezidento okaze de 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Qiujieming Publikigita: 2022-01-30 15:22:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe interŝanĝis gratulojn kun moldava prezidento Maia Sandu okaze de la 30a datreveno de la starigo de diplomatiaj ligoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Moldavio estas tradiciaj partneroj de amika kunlaboro. Dum la pasintaj 30 jaroj, la dulandaj rilatoj disvolvis sane kaj stabile, kaj politika reciproka fido inter la du landoj pli profundiĝis, atingante grandan progreson en diversaj kampoj de kunlaboro en tutmondaj kaj regionaj aferoj.

Xi aldonis, ke fronte al la novkronvirusa epidemio, la du popoloj staris kune kaj helpis unu la alian, skribante kortuŝan historion pri batalo kontraŭ la pandemio kun solidareco.

Xi emfazis, ke li donis grandan gravecon al la disvolviĝo de la du landaj rilatoj, kaj volas labori kun prezidento Sandu por preni la 30an datrevenon de diplomatiaj rilatoj de la du landoj kiel oportunon por antaŭenpuŝi la rilatojn kaj kunlaboron de la du landoj en diversaj kampoj, kaj profitigi la du popolojn.

Sandu diris, ke la rilatoj inter Moldavio kaj Ĉinio disvolvis rapide, kun kontinue plifortigita politika dialogo, profundigo de kungajna kunlaboro kaj ĉiam pli glata kunordigo en multflankaj aferoj. Moldavio dankas Ĉinion pro la liverado de helpo de provizaĵoj kontraŭ la epidemio, kaj volas plu esplori la potencialon de duflanka kunlaboro en diversaj kampoj kaj klopodi por nova disvolvo de duflankaj rilatoj.

Dividu