Xi Jinping kaj malta prezidento respektive sendis gratulan mesaĝon pri datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj

Publikigita: 2022-01-31 15:37:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj malta prezidento H.E. George Vella respektive sendis gratulan mesaĝon pri 50a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke en la pasinta duona jarcento, malgraŭ ŝanĝiĝema internacia situacio, Ĉinio kaj Malto ĉiam amike kunekzistas kaj helpas unu al la alian kaj respektive subtenas en kernaj interesoj kaj gravaj kune zorgataj demandoj. Nun la rilatoj inter la du landoj plue profundiĝis kaj ambaŭ flankoj akiris efikan atingon en batalo kontraŭ la epidemio, kio sufiĉe montras la profundan amikecon inter la du popoloj. Li volas kune kun prezidento George Vella, surbaze de la 50a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj, profundigi tradician amikecon, vastigi duflankan kaj multflankan kunlaboron kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn por pliaj atingoj kaj feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn.

Vella diris, ke Malto plue subtenos EU fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj doni novan viglecon al la tradicia amika rilateco inter la du landoj.

Samtage ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj sia malta paralelulo respektive sendis gratulan mesaĝon pri la datreveno.

Dividu