Ĉinaj gvidantoj adresis novjarajn bondezirojn okaze de Printempa Festo

Selena Publikigita: 2022-01-31 17:05:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, sendis festajn salutojn kaj bondezirojn al ĉiuj ĉinoj dimanĉe en iu kunveno en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, deziris feliĉan ĉinan novjaron al la popolo de ĉiuj etnaj grupoj, al samlandanoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj Tajvano kaj al ĉiuj ĉinoj en la tuta mondo.

La Printempa Festo 2022, nome la ĉina luna novjaro, falos en la 1-a de februaro.

Xi diris, ke la rimarkindaj atingoj en pasintaj cent jaroj fare de la Partio kaj la popolo devas esti atribuitaj al solidareco kaj diligenta laboro, kio estas la spirita simbolo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina popolo.

Xi aldonis, ke nur se 1 400 milionoj da ĉinaj civitanoj unuiĝas, kaj 95 milionoj da membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) havas striktajn rilatojn kaj kundividu la futuron kun la popolo, ni certe povas plu krei miraklon en la venonta vojaĝo.

Dimanĉe antaŭtagmeze la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio okazigis kunvenon por festi la ĉinan novjaron. Partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng and Wang Qishan ĉeestis la kunvenon. Li Keqiang prezidis la kunvenon.

Dividu