Xi: Ĉinio estas preta por malfermo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Lucia Publikigita: 2022-02-03 15:47:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde faris videoparoladon al la malfermo de la 139-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Xi emfazis, ke Ĉinio aktive partoprenas en la Olimpikoj kaj konstante antaŭenigas la olimpikan spiriton.

Xi diris, "Pekinaj Vintraj Olimpikoj malfermiĝos morgaŭ vespere, kaj ĉiuj donos atenton al Ĉinio".

Li aldonis, ke Ĉinio pretas prezenti simplajn, sekurajn kaj belegajn Olimpikojn al la mondo.

Dividu