Ĉinio kaj Rusio devas kunaranĝi internaciajn aferojn en strikta kunordigo

Ĝoja Publikigita: 2022-02-04 18:18:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping montris vendrede en sia interparolo kun rusa prezidento Vladimir Putin, ke alfrontantaj profunde komplikan internacian situacion Ĉinio kaj Rusio neŝanceleble profundigas strategian kunlaboron dorso ĉe dorso kaj protektas internacian justecon ŝultro ĉe ŝultro. Tio estas la strategia elekto profunde influanta Ĉinion, Rusion, eĉ la mondon, kaj ne ŝanceliĝis/as/os pasinte, aktuale kaj estonte.

Xi substrekis, ke Ŝanhaja Kunlabora Organizo estas la grava konstruiva forto de la internacia komunumo. Ĉinio kaj Rusio devas rigardi disvolvon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo el la vidpunkto de strategia kaj longdaŭra partnereco, teni la ĝustan direkton kaj pli bone protekti sekurecon kaj komunajn interesojn de ĝiaj membrolandoj.

Xi montris, ke Ĉinio volas kun Rusio fortigi strategian partnerecon pri energio, stabile akceli programojn pri kunlaboroj de oleo kaj gaso, fortigi komunan novigon de gravaj teknikoj kaj venkon super malfacilaĵoj sur kampoj de energio, plivastigi kunlaborojn de nova energio, subteni unu la alian por garantii sekurecon de energio kaj akceli perfektigon de monda administra sistemo de energio.

Putin diris, ke Rusio elkore gratulas la ĉinan popolon pro grandaj disvolvaj atingoj gajnitaj sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Rusio rigardas Ĉinion kiel sian plej gravan strategian partneron kaj amikon strebantan al sama celo, kaj la rilatoj kun Ĉinio estas la modelo de internaciaj rilatoj en la 21-a jarcento.

Putin kredas, ke la ĉina popolo certe prezentos al la mondo plej altnivelajn vintrajn olimpikojn. Li ankaŭ atendas brilajn agojn de rusaj kaj ĉinaj sportistoj en la vintraj olimpikoj.

Poste Xi okazigis bonvenigan bankedon por Putin. Fine la du landoj publikigis "Komunan Deklaracion de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Rusa Federacio pri Internaciaj Rilatoj en la Nova Epoko kaj Monda Daŭripova Disvolvo". Kaj dulandaj rilataj fakoj subskribis serion da dokumentoj pri kunlaboroj sur gravaj kampoj.

Dividu