Xi Jinping kaj Peng Liyuan okazigis bankedon por bonvenigi gastojn

Pluveta Publikigita: 2022-02-05 19:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tagmeze de la 5a de februaro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bankedon en Popola Granda Halo por bonvenigi la gastojn partoprenintajn en la inaŭguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. En la bankedo Xi faris paroladon.

En la parolado Xi unue esprimis varman bonvenon al tiuj gastoj kaj dankegon al diverslandaj registaroj, popoloj kaj internaciaj organizoj pro ilia subteno al la Vintraj Olimpikoj.

Xi montris, ke hieraŭ vespere okazis la inaŭguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en Nacia Stadiono. Pekino fariĝis la unua urbo, kiu gastigis kaj Somerajn kaj Vintrajn Olimpikojn. Prenante la verdan, kunĝuan, malferman kaj simplan koncepton, plenforte forigante la inflluon de la epidemio kaj serioze realigante la promeson al la internacia komunumo Pekino okazigis la Vintrajn Olimpikojn laŭ la difinita dato.

Xi emfazis, ke la olimpiaj sportoj portas la strebon de la homaro al paco, unuiĝo kaj progreso. Ni devas memori la komencan volon de olimpiaj sportoj, kune protekti la mondan pacon, respekti unu alian, egale trakti unu alian kaj komune konstrui la mondon kun longtempa paco.

Ankaŭ Thomas Bach, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, kaj António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, respektive faris parolojn en la bankedo. Reprezentante la ĉeestantajn gastojn ili dankis Xi pro la entuziasma gastigado kaj donis gratulon pro la sukceso de la inaŭguro de Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Dividu