Xi Jinping gratulis al Sergio Mattarella pro reelektiĝo kiel itala prezidento

Mirinda Publikigita: 2022-02-07 15:06:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4an de februaro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Sergio Mattarella pro lia relektiĝo kiel itala prezidento

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio havas profundan historian bazon, bonan popolan bazon kaj firman ligon de interesoj, kio donis ekzemplon al la internacia komunumo pri reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno. La du landoj aktive kunlaboris en batalo kontraŭ la epidemio, kune celebris la 50an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj kaj reciproke subtenis en okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 kaj la Milanaj Vintraj Olimpikoj 2026. Baldaŭ rekomenciĝos la Kultura kaj Turisma Jaro de Ĉinio kaj Italio. La rilatoj inter la du landoj bovenigas multajn oportunojn. Mi alte atentas la rilatojn kun Italio kaj volas kune kun Sergio Mattarella, profundigi la politikan reciprokan konfidon, disvastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron e diversaj kampoj, kune antaŭenigi la dulandajn rilatojn por akiri novajn atingojn kaj feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn.

Dividu