Xi Jinping respondis al Adam Foster

Mirinda Publikigita: 2022-02-07 16:07:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al Adam Foster, prezidanto de la Fonduso Helen Foster Snow.

Xi diris, ke la geedzoj Snow aktive antaŭenpuŝis la Ĉinan Movadon Gong Ho kaj ludis gravan rolon por establo de la lernejo Shandan Peili. La ĉina popolo memoras kontribuojn de internaciaj amikoj inkluzive de la geedzoj Snow por la revolucio kaj konstruado de Ĉinio kaj ilian sinceran amikecon al la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo. Li alte taksis la pozitivajn kontribuojn de la familio de Helen Foster Snow por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Xi akcente esperis, ke Adam Foster kaj la fonduso plue faros kontribuojn al la amika kunlaboro inter la du popoloj.

Dividu