Xi kaj meksika prezidento sendas unu al la alia gratulojn por 50a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj

Henggang Publikigita: 2022-02-14 14:21:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador lunde sendis gratulojn unu al la alia por la 50a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Meksiko estas landoj kun longa civilizacia historio. Ambaŭ popoloj tenas longtempan kaj profundan amikan kontaktadon. Dum la pasintaj 50 jaroj ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj de ambaŭ landoj, precipe ekde la starigo de la duflanka ampleksa strategia partnereco en 2013, duflankaj rilatoj eniris en epokon de rapida disvolviĝo.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la rilatoj kun Meksiko kaj laboros kune kun prezidanto López por riĉigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon. La du landoj devas preni ĉi tiun datrevenon kiel okazon por ke la du popoloj fariĝu ĉiamaj bonaj amikoj kun reciproka konfido kaj eternaj partneroj de dividado de prospero.

López diris, ke Meksiko dankas Ĉinion pro ĝia helpo kaj subteno dum la batalo kontraŭ la pandemio kaj gravuros tion en la memoron. Ambaŭ flankoj devas pritrakti malsamajn defiojn je regiona kaj multflanka nivelo. Li estas konvinkita, ke la meksika-ĉinaj rilatoj povas iri stabile kaj malproksimen kaj donas novan viglecon.

Dividu