Xi kaj Macron konsentas pri profundigo de kunlaboro

Henggang Publikigita: 2022-02-17 14:21:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron merkrede konsentis pri profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio, kaj ankaŭ antaŭenigo de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU).

En telefona konversacio en tiu posttagmezo, Macron faris printempfestajn

salutojn al Xi kaj la ĉina popolo por la jaro de la Tigro, kaj gratulis pro la grandioza kaj sukcesa malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022.

Li diris, ke tio estas sufiĉe postulema tasko por Ĉinio okazigi la eventon en fiksita dato sub la nuna situacio, kaj ke la franca flanko ĉiam subtenis kaj daŭre plene subtenos la Pekinajn Olimpikojn kaj Paralimpikoj 2022.

Ĉina prezidanto donis printempfestajn salutojn al Macron kaj la franca popolo, kaj esprimis gratulojn pro la atingoj de francaj atletoj.

Xi asertis, ke la fakto, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj povis okazi en fiksita dato, pruvas, ke la internacia komunumo sopiras pacon, unuecon kaj progreson.

Li memoris, ke en 2021 li kaj Macron faris du telefonajn konversaciojn, ĉeestis du virtualajn konferencojn inter Ĉinio, Francio kaj Germanio, kaj aktive antaŭenigis disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Li diris, ke tiuj klopodoj donis fruktodonajn rezultojn, rimarkante, ke duflankaj komercoj superis 80 miliardojn da dolaroj pasintjare, kaj la totala ĉina importado de agrikulturaj produktoj de Francio pliiĝis je 40% kompare kun tiu en la pasinta jaro.

Li aldonis, ke la unua ĉina-franca seminario pri artefarita intelekto kaj la seminario pri agri-teknika kunlaboro estis okazigitaj en sinsekvo, kaj la unuaj gvidlinioj por kolektado de komunaj laboratoriaj projektoj estis liberigitaj kiel planitaj, indikante, ke ĉi tiuj klopodoj estis de pionira signifo.

Xi diris, ke en la nova jaro Ĉinio kaj Francio devas daŭrigi la pozitivan, sanan kaj pli altan vojon, aliĝi al la principo de reciproka respekto kaj egaleco, plifortigi dialogon kaj interŝanĝojn je ĉiuj niveloj, plibonigi reciprokan komprenon kaj fidon, kaj antaŭenpuŝi novajn atingojn en duflanka kunlaboro.

Li rimarkigis, ke post enoficiĝo kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la EU ĉi-jare, Francio faris sufiĉe da klopodoj por plibonigi solidarecon ene de la bloko kaj plifortigi la strategian aŭtonomion de Eŭropo.

XI diris, ke li plurfoje emfazis, ke Ĉinio kaj la EU devas subteni ĝustan komprenon unu por la alia, kaj resti al reciproka respekto, dialogo kaj kunlaboro, kaj reciproka profito. La du flankoj devas kunlabori por konstrui la plej grandan komunan grundon kaj direkti la rilatojn al nova disvolviĝo.

Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Francio por sukcesigi renkontiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, kaj la novan raŭndon de altnivelaj dialogoj pri strategiaj, ekonomiaj kaj komercaj, verdaj, ciferecaj kaj interhomaj aferoj, kaj antaŭenpuŝi la ratifon kaj efektivigon de la Interkonsento pri investado inter Ĉinio kaj la EU, por alporti palpeblajn avantaĝojn al la homoj ambaŭflanke.

Dividu