Publikiĝis elektitaj leteroj de Xi Jinping

Yu Publikigita: 2022-02-17 18:56:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua volumo de elektitaj leteroj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estis publikigita de la Centra Partia Literatura Eldonejo.

La libro, kompilita de la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ, enhavas 239 leterojn de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, de majo 2013 ĝis decembro 2021.

La leteroj, iuj el kiuj estis publikigitaj la unuan fojon, registris la interŝanĝojn inter Xi kaj oficialuloj kaj ordinaraj homoj de diversaj etnaj grupoj kaj sociaj sektoroj en Ĉinio, kaj ankaŭ inter Xi kaj politikaj gvidantoj kaj homoj el ĉiuj rondoj de fremdaj landoj.

Dividu