Xi sendis kondolencojn al brazila prezidento pro katastrofo de pluvego

Henggang Publikigita: 2022-02-18 20:14:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis kondolencan mesaĝon al brazila prezidento Jair Bolsonaro pro la gravaj perdoj kaŭzitaj de pluvego en la lando.

En la mesaĝo, Xi diris, ke li estis ŝokita informiĝinte pri la katastrofo de pluvego en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu kaŭzis multajn viktimojn kaj gravajn perdojn de posedaĵoj.

La ĉina prezidanto esprimis siajn profundajn kondolencojn pro la viktimoj kaj sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj mankantoj, kaj ankaŭ al la homoj en regionoj trafitaj de la katastrofo. Li ankaŭ deziris fruan resaniĝon al la vunditoj.

Dividu