Ĉina kaj argentina ŝtatestroj gratulis unu alian okaze de 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Yu Publikigita: 2022-02-19 16:14:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia argentina paralelulo Alberto Fernandez sabate interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 50an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en la mesaĝo, ke amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Argentino ĝuas longan historion, kaj de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ duona jarcento, la duflankaj rilatoj atingis rimarkindan progreson kaj kunlaboro en diversaj kampoj ĉiam profundiĝis. Xi aldonis, ke fronte al la kronvirusa pandemio, la popoloj de la du landoj staris kune kaj helpis unu la alian, verkante novan ĉapitron en la ĉina-argentina amikeco. Xi emfazis, ke kiam li renkontiĝis kun prezidento Fernandez antaŭ nelonge, post kiam la argentina gvidanto ĉeestis la malferman ceremonion de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ili skizis planon pri la disvolvado de la dulandaj rilatoj kaj anoncis la malfermon de la Jaro 2022 de Ĉina-Argentina Amikeco kaj Kunlaboro. Xi diris ankaŭ, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino, kaj volas labori kun prezidento Fernandez por levi la dulandan kunlaboron al nova nivelo kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Fernandez diris en sia mesaĝo, ke okaze de la 50a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, li esprimas la ĝojon de la argentina popolo al prezidanto Xi kaj la frata ĉina popolo. Li rimarkigis, ke de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la interŝanĝoj de la du landoj en la kampoj de kulturo, scienco kaj tekniko, kaj ankaŭ ekonomio, daŭre skriktiĝis. La argentinaj registaro kaj popolo sincere aprezas la helpon, liveritan de Ĉinio dum ĝia plej malfacila tempo en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Li aldonis, ke li volas labori kun prezidanto Xi por antaŭenigi duflankan kunlaboron kaj firmigi la amikecon inter la du registaroj kaj la du popoloj.

Dividu