En sia respondo Xi Jinping instigas ĉinajn vintrajn sportistojn

Xiong Publikigita: 2022-02-24 19:50:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de februaro Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ prezidanto de la ŝtato kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, en sia respondo al la ĉina skiisto Su Yiming esprimas gratulon al li kaj ĉinaj vintraj sportistoj, kiuj atingis brilajn rezultojn en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kaj ardan esperon de ili.

Xi diras: “Vi kaj ĉinaj sportistoj brave luktis kaj venkis vin mem en la olimpikaj konkursoj kaj fine atingis brilajn rezultojn. Mi gratulas vin kaj donas ŝaton al vi!”

Lastatempe Su Yiming skribis al la ĝenerala sekretario Xi Jinping, raportante kiel li memortenis la vortojn de Xi, diligente sin trejnis, venkis sin mem kaj realigis sian revon. Kaj li ankaŭ esprimis sian senŝancelan volon daŭre klopodi, sane kreski kaj lojale servi al la patrujo.

Dividu