Kim Jong-un adresis buŝan mesaĝon al Xi Jinping pro la sukcesa PVO

Xiong Publikigita: 2022-02-25 19:18:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la ĝenerala sekretario de la Korea Laborista Partio, Kim Jong-un, adresis buŝan mesaĝon al la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping, esprimante varman gratulon al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj (PVO), kiu sukcesis meze de la profunda atendo de la tuta ĉina popolo kaj la tutmondaj popoloj, kaj kiu estas ampleksa internacia sportsolenaĵo riĉa je kreemoj kaj apartaĵoj.

Kim Jong-un diris ke, sub la gvidado de la ĝenerala sekretario Xi Jinping, kun la persista laborado kaj klopodado la ĉina Partio kaj la popolo laŭplane okazigis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn, kaj tio lasis brilan paĝon en la historio de Olimpikoj kaj ankaŭ manifestas al la mondo tion, ke la ĉina popolo, kiu strikte ligas sin ĉirkaŭ la ĝererala sekretario kamarado brave marŝas sur la vojo gvidata de la Xi-penso de nova epoko de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj.

Dividu