Xi telefone interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin

Lucia Publikigita: 2022-02-25 19:31:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede posttagmeze, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Xi klarigis, ke Ĉinio subtenas Rusion solvi la problemon per intertraktado kun Ukrainio.

Dum la telefona konversacio vendrede, Xi diris al Putin, ke Ĉinio determinas sian pozicion pri la ukraina afero laŭ ties propraj aspektoj.

Xi faris rimarkon, ke Ĉinio delonge tenas la bazan pozicion respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj, kaj observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN.

Li aldonis, ke Ĉinio pretas kunlabori kun aliaj membroj de la internacia komunumo por antaŭenigi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecon, kaj por decide protekti la internacian sistemon kun UN kiel kerno kaj la internacian ordon subtenatajn de internacia juro.

Dividu