Xi Jinping faris gravan paroladon por staĝo en Nacia Lernejo de Administrado

Pluveta Publikigita: 2022-03-01 20:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 1an de marto komenciĝis la printempa staĝo por junaj kaj mezaĝaj kadruloj en la Nacia Lernejo de Administrado. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la malferma ceremonio de la kurso. Xi emfazis, ke junaj kadruloj estas la estonteco de la partio kaj la lando. Ili devas konstrui solidan bazon de idealoj kaj kredoj, teni la bazan detenon de korupto kaj dekadenco, praktiki la ĝustan koncepton pri politikaj meritoj, kulturi bonajn kapablojn, porti la spiriton de respondeco, efektivigi la amaslinion de la partio, aspiri la politikan karakteron de lojaleco al la partio, kaj havigi al si amsentojn pri la patrujo kiel pri la familio, strebi al la mensa regno de nobleco kaj pureco, dediĉi sin al la partio kaj la popolo, kaj lasi nenian bedaŭron en la nova marŝado de la nova epoko.

Dividu