Prezidanto Xi deklaras malfermitaj Pekinajn Vintrajn Paralimpikojn 2022

Yu Publikigita: 2022-03-04 21:21:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping oficiale deklaris malfermitaj la Pekinajn Vintrajn Paralimpikojn 2022 en la Nacia Stadiono vendrede vespere.

La okazaĵo daŭros de la 4a ĝis la 13a de marto. Atletoj el la tuta mondo partoprenos en 78 konkursoj de ses handikapitaj sportoj - 39 por viroj, 35 por virinoj kaj kvar miksitaj.

Tiuj ĉi konkursoj estos aranĝitaj en ses lokoj en la tri konkursaj zonoj de Pekino, Yanqing kaj Zhangjiakou.

Dividu