Ĉina nacia leĝdona instanco komencis ĉi-jaran sesion

Selena Publikigita: 2022-03-05 10:25:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis ĉi-jaran sesion sabate matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ŝtato ĉeestis la malferman kunvenon kune kun proksimume 3 000 deputitoj el la tuta lando.

Laŭ tagordo de la sesio, deputitoj por la Nacia Popola Kongreso diskutos la raporton pri la laboro de la registaro kaj ekzamenos la raporton pri la plano 2022 pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj projekto de centra kaj loka buĝetoj por 2022.

En la dua duono de 2022, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigos 19an Nacian Kongreson, kiu resumos laborojn en pasintaj kvin jaroj kaj desegnos planojn por la venonta periodo. Estas alte atentata, kiel Ĉinio, kiu komencis novan vojon de konstruado de moderna socialisma lando, antaŭenpuŝos ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Dividu