Xi: Senŝanceliĝe sekvu vojon de altkvalita disvolviĝo

Lucia Publikigita: 2022-03-06 14:55:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, partoprenis en la interkonsiliĝo de la delegacio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio dum la 5a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Atente aŭskultinte la deputitojn, Xi faris paroladon. Unue, li esprimis aprobon de la raporto pri la laboro de la registaro kaj agnosko de la laboro de Interna Mongolio en la pasinta jaro. Li esperis, ke la homoj en Interna Mongolio decideme efektivigos la decidojn kaj aranĝojn de la Centra Komitato de KPĈ, kunordigos klopodojn en epidemia regado kaj ekonomia kaj socia disvolvado, senŝanceliĝe sekvos la vojon de altkvalita disvolvo, kiu prioritatas ekologian konservadon kaj celas verdan disvolviĝon, kaj plene plenumos siajn politikajn respondecojn de protektado de nacie ekologia, energia, nutraĵa kaj industria sekurecoj.

Dividu