Xi: Plibonigi ampleksan agrikulturan produktadkapablon kaj daŭre antaŭenigi socian protektadon

Qiujieming Publikigita: 2022-03-07 16:04:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 6a de marto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis membrojn el la rondoj de agrikulturo, publika bonstato kaj socia protektado, ĉeestantajn la 5an sesion de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), kaj partoprenis en la kuna kunsido por aŭskulti opiniojn.

Xi diris, ke en la efektivigo de la kampara revigliga strategio estu certigita la provizado de gravaj agrikulturaj produktaĵoj, ĉefe de manĝaĵoj, kaj la plibonigo de ampleksa agrikultura produktadkapablo devas esti metita en pli elstaran pozicion por certigi manĝaĵsekurecon. Ni devas daŭre klopodi por antaŭenigi altkvalitan disvolvon de socia protektado en ĉiuj aspektoj kaj subteni popolan bonfarton.

Dividu