Xi esprimis kondolencon al Pakistana prezidento pro terorisma atako

Qiujieming Publikigita: 2022-03-07 20:28:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon de kondolenco al sia pakistana pararelulo, Arif Alvi, post serioza terorisma atako en Pakistano.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis konsternita scii pri la terorisma atako, kiu kaŭzis seriozan detruon en la urbo Peshawar, provinco Khyber Pakhtunkhwa.

Reprezentante la ĉinan registaron kaj popolon, Xi esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al la familioj de mortintoj kaj vunditoj.

Xi diris, ke la ĉina flanko forte kondamnas la terorisman atakon kaj firme subtenas la klopodojn de pakistana registaro kaj popolo por batali kontraŭ terorismo, konservi la nacian stabilecon kaj protekti la vivojn de la popolo.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon de kondolenco al pakistana ĉefministro Imran Khan post la atako.

Dividu