Xi Jinping ĉeestis videopintkunvenon kun franca prezidento kaj germana ĉefministro

Qiujieming, Selena Publikigita: 2022-03-08 23:14:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis pintkunvenon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Olaf Scholz marde en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas plifortigi dialogon, daŭrigi kunlaboron kaj antaŭenigi stabilan kaj daŭran progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Macron kaj Scholz esprimis siajn gratulojn pro la sukceso de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, kaj diris, ke la mondo hodiaŭ alfrontas multajn defiojn, kaj izolado nur malplibonigos la situacion. La EU admiras gravan kaj pozitivan rolon de Ĉinio en mondaj aferoj, kaj volas labori kun Ĉinio por kune trakti gravajn tutmondajn defiojn, inkluzive de klimatŝanĝiĝo kaj publika sano. La EU volas labori kun Ĉinio por sukcese okazigi la kunvenon de gvidantoj de EU-Ĉinio kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj de Ĉinio respektive kun Francio, Germanio kaj la EU.

Xi diris, ke la nuna situacio en Ukrainio estas maltrankviliga, kaj la ĉina flanko sentas profundan malĝojon pro eksplodo de milito denove en la eŭropa kontinento.

Xi aldonis, ke legitimaj zorgoj pri sekureco de ĉiuj landoj devas esti serioze traktataj, kaj klopodoj favoraj al paca solvado de krizo devas esti subtenataj. La nunaj urĝaj aferoj estas eviti eskaladon kaj eĉ esti submetita al senkontrolo de la streĉita situacio.

Ĉinio konservas dialogon kaj kunordigon kun Francio, Germanio kaj la EU kaj labori kune kun la internacia komunumo laŭ bezonoj de koncernaj flankoj.

Xi urĝis diversajn flankojn subteni intertraktadon inter Rusio kaj Ukrainio kaj emfazis la bezonon kuraĝigi la du partiojn daŭrigi la dialogon, venki malfacilaĵojn kaj alporti pacajn rezultojn.

Xi vokis koncernajn partiojn sin deteni por eviti grandskalan humanisman krizon.

Xi alvokis, ke klopodoj devas esti faritaj por redukti negativan influon de la krizo. Li aldonis, ke koncernaj sankcioj influos tutmondan financon, energion, transporton kaj stabilecon de la proviz-ĉeno kaj pliigos ŝarĝon al la monda ekonomio, kiu estas influita de la pandemio.

Dividu