Xi Jinping ĉeestis plenan kunvenon de reprezentantoj el PLA kaj APF

Xiong Publikigita: 2022-03-09 16:36:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 7a de marto, kiam Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis plenan kunvenon de reprezentantoj el la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj la Armita Polica Forto (APF) ene de la 5a sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, li emfazis, ke laŭleĝa armeadministrado estas la fundamenta formo, en kiu nia partio fondis kaj direktas la armeon, kaj necesa postulo por atingi la armefortigan celon de la partio en la nova epoko. Por tio necesas plenumi la strategion de laŭleĝa armeadministrado, altigi la nivelon de nacidefendo kaj armekontruado en leĝaj aferoj, kaj liveri leĝan garantion en la potencigo de armeo.

En la kunveno He Lei kaj aliaj kvin reprezentantoj faris paroladon respektive kaj metis siajn opiniojn kaj proponojn pri kiel perfektigi leĝsistemon en armeo, fari leĝan preparon en militaj aferoj, garantii legimitajn rajtojn de militistoj, rapidigi novigon de nacidefenda teknologio kaj simile.

Absorbe aŭskultinte tiujn parolojn, Xi faris gravan paroladon. Li notis, ke en la pasinta jaro la tuta armeo firme efektivigis la decidojn kaj instrukciojn de la Centra Komitato kaj de la Centra Milita Komisiono kaj, batalante, prepariĝante kaj konstruante, faris bonan komencon por la “dekkvara kvinjara plano”, kaj donis grandan subtenon al la aferoj de la partio kaj la ŝtato.

Dividu