Fermiĝis kvina sesio de la 13a Nacia Komitato de ĈPPKK

Qiujieming Publikigita: 2022-03-10 10:46:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kvina sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazigis sian ferman kunvenon ĵaŭde matene en Pekino.

Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng, Wang Qishan kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Wang Yang, membro de la konstanta komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, faris paroladon en la kunveno.

Rezolucio pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, rezolucio pri kiel la proponoj de politikaj konsilistoj estas traktitaj ekde la antaŭa jarsesio, raporto pri la ekzameno de novaj proponoj kaj politika rezolucio pri la kvina sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK estis aprobitaj en la kunveno.

Wang diris en la parolado, ke dum la sesio, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis la malferman kaj ferman kunvenojn, iris al grupoj de diversaj sociaj rondoj por aŭskulti opiniojn kaj kune kun politikaj konsilistoj diskutis pri ŝtataj aferoj. Ĉiu politika konsilisto serioze diskutis pri la raporto pri la registara laboro kaj aliaj raportoj, ekzamenis laborraporton de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj aliajn dokumentojn, interkonsiliĝis kaj diskutis pri la registaraj aferoj ĉirkaŭ la centraj laboroj de la partio kaj ŝtato.

“Ĉi-jare estas la lasta jaro, ke la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK plenumas sian funkcion,” Wang diris, “En la ferma kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK, ni proponis precize kapti la respondecojn, kiuj estas donitaj de la ĈPPKK, politika organizo, al ni, kaj emfazis, ke ni devas klare paroli pri politiko, ni devas plenumi niajn devojn kun popolo kiel la centro, kaj ni devas serĉi veron kaj pragmatismon por plibonigi nivelon de la konsultiĝa kapablo. Dum la pasintaj kvar jaroj ni serioze praktikis tiujn ĉi laborprincipojn kaj konceptojn. Dum la celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 100a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, la batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio, venko de la batalo de elimino de malriĉeco, konstruado de modere prospera socio, efektivigo de la spirito de la kunveno de la Centra Komitato de la KPĈ pri laboroj de la ĈPPKK kaj antaŭenigo de la konstruado de specialaj konsultiĝaj institucioj, ni plifortigis nian politikan kapablon, popolajn sentojn kaj konsultiĝan kapablon. En la nova vojaĝo, la praktiko de ĉi tiuj principoj kaj konceptoj devas esti konsekvenca kaj pli bona.”

En la fina parto de la parolado, Wang alvokis diversnivelajn organizojn de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, diversnivelajn partoprenantajn unuojn kaj politikajn konsilistojn strikte unuiĝi ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping kiel la kerno, konservi politikan honestecon, havi konsideron pri ĝenerala situacio, sekvi la gvidan kernon, kaj resti akordaj kun la centra partia gvidado, resti memfidaj pri la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, subteni la kernan pozicion de la ĝenerala sekretario en la Centra Komitato de la KPĈ kaj en la tuta partio, kaj subteni la aŭtoritaton de la Centra Komitato kaj ĝian centralizitan kaj unuigitan gvidadon, teni alte la flagon de idealoj kaj kredoj, teni alte la velon de unueco kaj lukto, kaj bonvenigi la 20a Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio per praktikaj agoj.

Respondeculoj de koncernaj departementoj de la Centra Komitato de la KPĈ, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj la Ŝtata Konsilio ĉeestis la ferman kunvenon. Diplomatiaj senditoj en Ĉinio ĉeestis la ferman kunvenon laŭ invito.

Dividu