Ĉina plej alta leĝdona instanco finis sian jaran sesion en 2022

Henggang Publikigita: 2022-03-11 10:20:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Popola Kongreso (NPK), plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, vendrede okazigis la ferman kunvenon de sia jara sesio.

Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la lando ĉeestis la kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, faris paroladon en la kunveno.

Leĝdonantoj adoptis la amendojn al la Organiza Leĝo de la Lokaj Popolaj Kongresoj kaj Lokaj Registaroj kaj decidojn pri la nombro de deputitoj al la 14a NPK kaj ilia elekto, rimedojn por la Honkonga Speciala Administra Regiono kaj Makaa Speciala Administra Regiono elekti deputitojn al la 14a NPK.

Ili aprobis rezoluciojn pri la registara laborraporto, kaj la laborraportoj de la Konstanta Komitato de la NPK, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo en la kunveno.

Ili adoptis ankaŭ la rezoluciojn pri la efektivigo de la plano de 2021 kaj pri la plano de 2022 pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado, kaj aprobis la planon de 2022 pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado.

La leĝdonantoj adoptis ankaŭ la rezoluciojn pri la plenumado de la centra kaj loka buĝetoj por 2021 kaj pri la centra kaj loka buĝetoj por 2022, kaj aprobis la centran buĝeton por 2022.

Dividu