La 10an de marto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al Yoon Suk-yeol, gratulante ke li estis elektita prezidento de Sud-Koreio.
Xi notis, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj kaj gravaj partneroj inter si. Ekde estiĝo de ambaŭlandaj diplomatiaj rilatoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio progresas rapide, kaj tio alportis al la dulandaj popoloj realajn interesojn kaj faris pozitivajn kontribuojn por la paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo. Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la diplomatiaj rilatoj iner la du landoj, kio havas gravan signifon. Ĉinio volas kune kun Sud-Koreio teni sin ĉe la komenca ideo, profundigi la amikecon kaj kunlaboron, akceli la strategian partnerecon al firma evoluado, kaj fari benon al la du landoj kaj la dulandaj popoloj.