Xi Jinping gratulas Serdar Berdimuhamedov pro lia elektiĝo kiel turkmena prezidento

Pluveta Publikigita: 2022-03-15 20:31:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Serdar Berdimuhamedov, gratulante lin pro la elektiĝo kiel turkmena prezidento.

Xi diris, ke de post la sendependiĝo de Turkmenio antaŭ 30 jaroj, rapide disvolviĝis la konstruado kaj nacia prosperigo de la lando, kaj kiel amika najbaro kaj partnero Ĉinio sincere ĝojas pri tio. Xi aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al la ĉina-turkmenaj rilatoj kaj volas labori kun Berdimuhamedov, prenante la 30an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel la novan deirpunkton por aldoni novan ĉapitron al la ĉina-turkmena strategia partnereco.

Dividu