Ĉina kaj indonezia ŝtatestroj telefone konversaciis

Yu Publikigita: 2022-03-17 15:49:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede telefone interparolis kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo.

Xi diris, ke fronte al gravaj tutmondaj ŝanĝiĝoj kaj la kronvirusa pandemio, ambaŭ maloftaj en jarcento, la du landoj antaŭeniris man-en-mane kaj leviĝis al defioj, establis novan reĝimon de duflanka kunlaboro sub la "kvar-rada pelado" de politikaj, ekonomiaj, kulturaj kaj maraj aferoj, kaj disvolvis la ĉefan temon de solidareco kontraŭ la pandemio, kaj komuna evoluado. Xi aldonis, ke la du landoj fiksis la ĝeneralan direkton por kune konstrui ĉina-indonezian komunumon kun komuna estonteco, kaj starigis modelon de sincera kunlaboro inter ĉefaj evoluantaj landoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas konservi striktan komunikadon kun Indonezio por antaŭenpuŝi novan disvolviĝon de duflanka amika kunlaboro kaj injekti pli grandan stabilecon kaj pozitivan energion en regionan kaj tutmondan disvolviĝon. Li emfazis, ke la du flankoj devas efektivigi la konsenton atingitan pri aferoj kiel profundigo de kunlaboro pri kronvirusa vakcino, kaj daŭre plifortigi kunlaboron en batalo kontraŭ la pandemio.

Widodo gratulis Ĉinion pro la sukcesa fino de la jaraj "du sesioj" kaj ankaŭ de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Li aldonis, ke Indonezio atendas efektivigi tripartian kunlaboron kun Ĉinio por helpi konstruadon de la nova indonezia ĉefurbo, kaj esperas, ke Ĉinio plu subtenos Indonezion en konstruado de la regiona ampleksa ekonomia koridoro kaj verdaj industriaj parkoj.

Dividu