Xi urĝas rapide reteni lasttempajn eskplodojn de KOVIM-19

Yu Publikigita: 2022-03-18 15:34:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde urĝis rapidan retenon de la disvastiĝo de KOVIM-19 (la nova kronvirusa malsano)

Xi faris la rimarkojn, kiam li prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ por analizi la situacion de la kronvirusa epidemio.

Xi diris, ke de post la eksplodo de la epidemio la respondaj rimedoj estis regule efektivigitaj, tial Ĉinio efike respondis al regionaj amasinfektoj kaj laŭeble liveris la plej bonan protekton al la vivo kaj sano de homoj. Li aldonis, ke la ĉina ekonomia rezulto kaj ĝia respondo al KOVIM--19, kiuj ambaŭ gvidis la mondon, plene pruvis la forton kaj kapablon de Ĉinio en prevento kaj regado de la epidemio. Tio ankaŭ montris la avantaĝojn de la gvidado de la KPĈ kaj la socialisma sistemo.

"Venko venas de persistemo," Xi diris. Li petis ĉiujn departementojn kaj regionojn sin prepari por komplekseco kaj malfacileco en respondo al KOVIM-19 enlande kaj eksterlande. Li diris ankaŭ, ke la popolo ĉiam estas sur la unua loko, kaj emfazis scienc-bazitajn kaj precizajn rimedojn kaj la persiston en la dinamika nul-kaza politiko por bremsi la disvastiĝon de la epidemio plej baldaŭ.

Dividu