Xi: Paco kaj sekureco estas valoraĵoj alte ŝatataj de internacia komunumo

Pluveta Publikigita: 2022-03-19 07:03:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 18a de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping laŭinvite faris videan konversacion kun usona prezidento Joe Biden.

Xi diris, ke de la lasta videa renkontiĝo en novembro de la pasinta jaro, okazis grandaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio. Paco kaj disvolvado, ĉeftemo de la epoko, alfrontas severajn defiojn. La mondo estas ne paca, nek kvieta. Xi aldonis, ke Ĉinio ne volas vidi la nunan situacion de Ukrainio, koncernaj aferoj refoje montris, ke rilatoj inter landoj ne devas iri en militon, konflikto kaj alfrontado ne konformas al interesoj de ajnaj, kaj paco kaj sekureco estas valoraĵoj alte ŝatataj de la internacia komunumo. Kiel konstantaj membrolandoj de la Sekureca Konsilio kaj la antaŭaj du ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Usono devas ne nur gvidi la rilatojn de la du landoj disvolviĝi laŭ ĝusta direkto, sed ankaŭ porti sur sin devon kaj respondecon kaj klopodi por paco kaj kvieteco de la mondo.


Dividu