Prezidanto Xi Jinping faras videan konversacion kun usona prezidento Joe Biden

Jianping Publikigita: 2022-03-19 14:13:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 18-a de marto, prezidanto Xi Jinping faris videan konversacion kun usona prezidento Joe Biden je la peto de ĉi lasta. La du gvidantoj havis sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj pri la dulandaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj demandoj koncernantaj reciprokajn interesojn.

Prezidento Biden diris, ke antaŭ 50 jaroj Usono kaj Ĉinio faris gravan decidon publikigi la Ŝanhajan Komunikaĵon. Post 50 jaroj la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio denove venis al gravega momento. Tio, kiel la rilatoj evoluas, influos la mondon en la 21-a jarcento. Biden reasertis, ke Usono ne serĉas novan malvarman militon kun Ĉinio; ĝi ne celas ŝanĝi la sistemon de Ĉinio; la aliancado de Usono ne celas Ĉinion; Usono ne subtenas “tajvanan sendependecon”; kaj ĝi ne havas la intencon konflikti kun Ĉinio.

Usono estas preta havi sinceran dialogon kaj pli proksiman kunlaboron kun Ĉinio, stari firma al la politiko de unu Ĉinio kaj efike administri konkurencon kaj diverĝojn por certigi stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Prezidento Biden esprimis, ke li volonte tenos striktan kontakton kun prezidanto Xi por montri la direkton de la usona-ĉinaj rilatoj.

Prezidanto Xi montris, ke la internacia situacio havis novajn grandajn ŝanĝiĝojn ekde ilia unua virtuala renkontiĝo en novembro de la pasinta jaro. La tendenco de paco kaj evoluo alfrontas seriozajn defiojn. La mondo estas nek trankvila nek stabila. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj la du ĉefaj ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Usono devas ne nur gvidi siajn rilatojn antaŭen laŭ la ĝusta vojo, sed ankaŭ surŝultrigi siajn internaciajn respondecojn kaj labori kune por la paco kaj stabileco de la mondo.

Prezidanto Xi emfazis, ke li kaj prezidento Biden havas samajn opiniojn, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco kaj eviti konfrontiĝon, kaj ke la du flankoj devas pliigi komunikadon kaj dialogon ĉe ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj. Prezidento Biden ĵus reasertis, ke Usono ne serĉas havi novan malvarman militon kun Ĉinio, nek intencas ŝanĝi la sistemon de Ĉinio, nek celas kontraŭstari al Ĉinio per plifortigo de aliancado, nek subtenas "tajvanan sendependecon", nek intencas serĉi konflikton kun Ĉinio. "Mi prenas ĉi tiujn rimarkojn tre serioze," diris prezidanto Xi.

Dividu